Tektona plato

Mapo de la tektonaj platoj
Nomo de la tektonaj platoj

Tektona (aŭ ankaŭ litosfera) plato estas grandega plato de nefandinta terkrusto. La tersurfaco estas kovrita de kelke da pli grandaj aŭ malpli grandaj platoj.

Dimensioj kaj formo de la platoj estas variaj: de grandegaj (ekzemple la eŭroazia plato) ĝis etaj, la tiel nomataj mikroplatoj (ekzemple la anatolia plato). La dikeco de la platoj ankaŭ tre varias: de proksimume 1,5 km ĉe la mezoceana dorso ĝis proksimume 140 km sub la alta montaro Himalajo. Ĝi estas kreita de du tipoj de terkrusto: oceana kaj kontinenta, kiuj diferenciĝas per kemia konsisto samkiel ankaŭ per fizikaj ecoj. Sub la platoj troviĝas relative plasta (sed nefandinta) parto de la termantelo: la astenosfero.

La limoj de la platoj ne korespondas kun limoj de kontinentoj. Ekzemple la nordamerika plato ne kovras nur Nord-Amerikon, sed ankaŭ Gronlandon, parton de Siberio kaj nordon de Japanio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search